← Reen al K

PIV · 8362

kontinent¹o

kontinent1o. Ĉiu el la grandaj dividaĵoj de la tero, kiujn la oceanoj disigas unu de alia, k kiun oni povas trapasi, ne transirante maron: la kvin kontinentoj; sur la kontinento de Eŭropo Z (ekskluzive de Britio).
kontinentbreto 🌄 Parto de kontinento, kiu per facila deklivo kontinuas sub la maro, k ĉe kiu la marfaŭno estas malsama, ol ĉe la pli grandaj profundaĵoj.
kontinenta. Rilata al kontinento, en geologio inklude de ĝia submara parto: 🌄 kontinenta breto, deklivo, glaciso, marĝeno; kontinenta krusto.