PIV · 11799
★part/o
① ★part/o
1 Io, kio povas esti facile apartigita de tuto aŭ per penso, aŭ per vido, aŭ per efektiva disigo: la kvin partoj de la mondo; la diversaj partoj de la korpo; la honta parto Z (peniso); li kondukos la kaptitajn egiptojn kun nudaj hontaj partoj malhonore X; ĉi tiu en tri partojn ĝuste egalajn ĉion do dividis K; ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos Z; por parton da homoj liberigi de unu facila regulo, devigi multe pli grandan parton da aliaj homoj lerni multajn regulojn Z; (f) institucioj, kiuj ne alportas eĉ milan (milonan) parton de la utilo, kiun ni atendas de nia afero Z; en ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo Z. ☞ ero, fragmento, peco, paĝo, elemento, divido. ➞ partopreni.
2 Io, kion iu rajtas postuli el tuto, kiun oni dividas inter pluraj personoj: al ĉiu frato lian parton Z; malgranda estas lia parto sur la tero X; mia parto estas la Eternulo X. ☞ ono, porcio, heredaĵo, kontingento. ➞ partopreni.
3 𝅘𝅥𝅰 Tiu peco el komponaĵo, destinita al unu speciala voĉo aŭ instrumento.
parta. Estanta nur parto de tuto: parta pago de ŝuldo B; parta eklipso.
parte
1 Ne tute, ne plene: la urbo estis parte detruita; la homaranismo redonas al ili, almenaŭ parte tion, kion ili perdis Z.
2 Kiel unu el pluraj kaŭzoj, klarigoj: pro la nunaj cirkonstancoj […] k parte ankaŭ pro la stato de mia sano Z; li agis parte laŭ mia konsilo, parte el propra iniciato.
partaĵo. Parto de teksto: podio, sur kiu estas voĉlegataj la partaĵoj el la Biblio Z.
parteto. Malgranda parto: partetoj el pano; (f) kvazaŭ en ĉi tiu momento forfalus parteto de ŝia persona k homa indeco Z; kun ĉiu sekundo malaperos parteto da energio Z.
partigi. Dividi en partojn: partigi la laboron B; partigo de la insulo inter la du aligentaj loĝantaroj.
partiĝo. Statoŝanĝo de io, kio estiĝas en partojn: la partiĝo de la kromosomoj ĉe la ĉeldivido.
dispartigi. Disigi en partojn: dispartigitaj dozoj; dispartigo de la telegrafe transsendata bildo en liniojn k punktojn; en la anteno la elektromagnetaj ondoj dispartiĝas el la polusduopo.
kontraŭparto. Parto, kiu troviĝas kontraŭ alia, k iel respondas aŭ ekvilibrigas ĝin.
plejparte Z. En la pli granda nombro de la partoj, okazoj; por la pli granda parto de la homoj, interesatoj ks.
plejparto. Plej granda parto, plimulto: plejparto de la publiko Z.
dorsoparto. Tiu parto de seĝo, kie apogiĝas la dorso.
gardoparto X. Daŭro de garda deĵoro.
kapoparto. Tiu parto de lito, kie kuŝas la kapo: la protekta spirito staris ĉe la kapoparto de la lito Z.
piedparto. Tiu parto de lito, kie troviĝas ordinare la piedoj: malkovru la piedparton de la kuŝejo X.
tempopartigo 💻 Reĝimo de komputilo, en kiu la komputilo konstante ŝaltadas sin inter pluraj taskoj kun la efiko, ke ili ŝajnas plenumiĝi samtempe.
tempopartiga. Aplikanta tempopartigon, aŭ rilata al tempopartigo: tempopartiga mastruma sistemo.
terparto. Kontinento.
tranĉparto. Parto de libro, kie la folioj estis samnivele tranĉitaj por bindado: libroj en marokenaj bindoj k kun oraj tranĉpartoj Z.