← Reen al O

PIV 2020 · 11327

★-on/

-on/.
I - Suf., almetiĝanta al numeraloj k uzata por derivi vortojn, indikantajn unu el la egalaj partoj de tuto: tri estas duono de ses Z; unu tago estas tricent-sesdek-kvinono de jaro Z; dum tri kvaronoj da jaro Z; duono de ni mortos Z; el multaj milonoj fariĝas milionoj Z; tri k duona funtoj da butero; duone dek estas kvin.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
ono Frakcio kun numeratoro egala al unu.
oneco = titro.
onigi Dividi.