PIV · 10360
★mil
★mil. Numeralo, esprimanta la nombron post 999 en la serio de la entjeroj (1000, M): mil jaroj faras miljaron Z; dekmil dekstre, dekmil maldekstre Z; mil okcent naŭdek tri Z; kvardek mil dukatoj Z; la Mil k Unu Noktoj (kolekto da Orientaj fabeloj).
mila. Okupanta lokon post 999 samspecaj aferoj: la mila paĝo; la teruroj de la jaro mila.
milo
1 Aro de mil (aŭ f: multegaj) aferoj aŭ personoj: groŝon ŝtelis – ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis – financisto Z; mi vivas multajn milojn de viaj tagoj Z; Saŭl frapis milojn k David dekmilojn X; la vivon de miloj vi havas sur la pinto de via fingro, k el milo vi naŭcent-naŭdek-naŭ ĵetis en mizeron Z.
2 La nombro 1000: okcent naŭcent… oho! transpasas milon! Z.
milobla
1 Prezentanta nombron, kiu estas al la antaŭa kiel mil al unu: milobla plimultiĝo de muŝparo; la Eternulo multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro X; miloble mil estas unu miliono.
2 Konsistanta el mil partoj: kreskaĵo senvalora, miloblan semon ĉirkaŭ si ĵetante Z; (f) en la spaco naĝis miloblaj fluoj da homaj pensoj Z.
milono. Ĉiu el la mil egalaj partoj de tuto: litro estas la milono de unu kuba metro; el multaj milonoj fariĝas milionoj Z. ☞ promilo.
milopo. Grupo de mil aferoj aŭ personoj.
milestro X. Militisto, komendanta mil soldatojn.
jarmilo
1 Milo da jaroj: post jarmiloj ili alflugos trans la oceano! Z.
2 Numerita miljara periodo: en la dua jarmilo antaŭ Kristo.
elmilo. Promilo.
jarmila. Daŭrinta tra pluraj jarmiloj: la Hebreoj suferis jarmilan martirecon Z.