PIV · 3437
★du
★du
1 Numeralo, esprimanta la nombron post 1 en la serio de la entjeroj (2, II): du manoj faras ĉion, sed unu nenion Z; trafi du celojn per unu ŝtono Z; du botoj faras paron Z; kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun Z; du militas, tria profitas Z; kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? N. ➞ ducent, dudek.
2 Nomo de la cifero 2.
dua. Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post unu antaŭa: sen speso unua ne ekzistas la dua Z; ĵus eksonis la dua (horo); la duan de Marto 1961; Napoleono la dua.
duo
2 La nombro aŭ la cifero 2: oni enskribis duon, k ankoraŭ kian duon! duon kun minuso! Z.
due. En la dua loko: unue mi redonas al vi la monon, due mi dankas vin Z.
dueco. Eco de tio, kio havas du partojn: la dueco de la homo (korpo k animo); la dueco de la Roma registaro (➞ konsulo).
duigi. Dividi en du partojn, ne disigante: la lumo duigas lian vizaĝon; la tapiŝon faldigu (faldu) duige Z.
duiĝi. Dividiĝi en du partojn, ne disiĝante: duiĝa meteologia mapo; duiĝo de la personeco.
duilo 📈 Mediano. ☞ -il/ ③.
duobla
1 Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu estas al la antaŭa kiel du al unu: por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t.e. dek frankojn Z; venigu sur ilin tagon de mizero k frapu ilin per duobla frapo X; Eliŝa diris : duobla parto de via spirito estu do sur mi! X.
2 Konsistanta el du partoj: duobla kaverno X; ili faris la surbrustaĵon duobla X; duobla fadeno estas pli forta ol unuobla Z.
3 Prezentanta du aspektojn, duvizaĝa, hipokrita: duobla ludo, diplomatio; li havas duoblan karakteron, identecon.
duoble
1 Multiplikate per du: certe kiel duoble du kvar Z; duoble pli ol ĉio, kion li havis X.
2 En duobla maniero: kiu donas rapide, donas duoble Z; kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano X.
duoblo. Duobla kvanto aŭ nombro.
duoblaĵo
1 Duoblo: duoblaĵon ili ekposedos en sia lando X.
2 Dua ekzemplero: de ĉiuj miaj leteroj mi konservas duoblaĵojn.
3 Λ Ĉiu el du vortoj, devenintaj el unu sama vorto en fontlingvo: «pezi» k «pesi» estas duoblaĵoj el la franca «peser».
duobliĝi. Iĝi duobla: (f) de tiu tago mia amikeco al li duobliĝis Z.
duono. Unu el la du egalaj partoj de tuto: tri estas duono de ses Z; duonon de tiu ĉi piro mi manĝis Z; je la tria (horo) k duono; Samario ne faris eĉ duonon de viaj pekoj X; se duono de ni mortos X; (f) bela vizaĝo estas duono da (de) doto Z; vi ne havas duonon da (de) penso en la kapo Z. Rim. duon estas uzata pref-e kun la signifoj:
1 de preciza aŭ proksimuma duono: duonlitro, duonhoro, duonplena; duontole bindita; duontaga plugado X; duontribo X.
2 de nepleneco, nekompleteco: duonnuda, duonkuirita, duonlumo, duonvoĉe, duonfermita, duonsurda.
3 de parenceco inter la infanoj de unua edziĝo k la dua edzino de ilia patro (resp. la dua edzo de ilia patrino) aŭ inter tiuj infanoj k la infanoj de tiu dua edziĝo: duonpatro, duonpatrino, duonfrato; Karolo estas mia nepropra filo (aŭ duonfilo), ĉar mi estas la dua edzo de lia patrino Z.
duona
1 Prezentanta duonon de io: ili restis tri horojn k duonon; komenco bona – laboro duona Z.
2 (pp organo) Havanta nur la duonon de tio, el kio ĝi kutime konsistas.
duone. En duona maniero: li faris sian taskon nur duone; iele, iome, duone malbone Z.
duonigi
1 Fari, ke io iĝu duono: la avarulo minacis duonigi niajn salajrojn; jam la sepan tagon de la sieĝo oni devis duonigi ĉies porcion.
2 ∆ Dividi en du egalajn partojn: duonigi strekon; duonigi angulon (bisekci ĝin).
duoniganto ∆ (pp rekto) La punkto aŭ rekto, kiu duonigas strekon resp. angulon.
duoniĝi. Iĝi duona: la valoro de tiuj paperoj duoniĝis dum la krizo.
duopo. Grupo de du aferoj aŭ personoj: kantista duopo.
duopa. Prezentanta duopon: duopaj kondukiloj; Ⓚ duopa flava linio karakteriza de natrio ĉe spektroskopo; 🍁 kontraŭe duopaj folioj, floroj ks (duope insertiĝantaj sur la du ekstremaĵoj de diametro de tigo, pedunklo ks. ☞ alterna, verticila).
duope. En grupo de du: ili detranĉis branĉon kun unu peniko da vinberoj k ekportis ĝin sur stango duope X; Marta restis duope kun la virino Z.
duteto 𝅘𝅥𝅰
1 Komponaĵo konsistanta el du partoj aŭ por du ludantoj.
2 La ludantaro de tia komponaĵo. ☞ dueto.
duuma ∆ (pp nombrosistemo) Prezentanta la nombrojn kiel sumojn de potencoj de du kun entjeraj eksponentoj: en la duuma sistemo, 4, 7 k 9 estas skribataj respektive 100, 111 k 1001. Sin. dubaza, binara 3. ➞ kodo.
disduigi. Dividi en du partojn, disigante: disduigi kukon; disduigi la gvardion; ♠ disduigi kartojn (dividi kartoblokon en du partojn, post la miksado).
disduiĝi. Dividiĝi en du partojn, disiĝante: la vojo, trako, branĉo disduiĝas.