PIV · 576
★altern/i
★altern/i (ntr)
1 Sin sekvi laŭvice, kun pli-malpli da reguleco: la sezonoj alternas; suno k luno alternas en la ĉielo; silento k tondro alternis Z; terure nun alternas la kolero en mia kor’ jen kontraŭ ŝi jen kontraŭ mi Z.
2 ☐ Esti laŭvice pozitiva k negativa.
alterno, alternado. Ago de aferoj, kiuj alternas.
alterna. Prezentanta alternon: alternaj kultivoj; ♧ alternaj rimoj (laŭ skemo: a b a b); ☐ alterna kurento; 🍁 alternaj floroj, folioj (helice alternantaj laŭlonge de la tigo; ☞ kontraŭe duopaj); ∆ alternaj anguloj.
alterne. En alterna maniero, aranĝo.
alterneco. Eco de io alterna: alterneco de kurento.
alternigi. Fari, ke iaj aferoj alternu: alternigi la blankajn k nigrajn ŝtonkubojn en mozaiko; alternigi la virojn k virinojn ĉirkaŭ tablo.
alternilo, alternatoro ⏚ Aparato, kiu produktas alternan kurenton per elektromagneta indukto.
sonalterno ♧ Ludo inter du vortoj, kies fonetikaj elementoj estas ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj, la samaj, sed ne aranĝitaj en la sama ordo (ekz. «labori fiŝe k muse» anst. «fuŝe k mise»). Sin. kontraŭknalo. ➞ anagramo, metatezo.