PIV 2026 · Artikolo 575
alteracii
Derivaĵoj en la artikolo 4
alteracii tr
1 GEOL natura procezo ŝanĝi la ĥemian konsiston aŭ la kristalan strukturon de mineralo. ➞ aliigi, disfali, dissolvi, malkombini, malkomponi.
2 MUZI kromsigno altigi aŭ malaltigi tonon je unu aŭ du duondutoj aŭ akordon per tia altigo aŭ malaltigo de unu aŭ pli de ties tonoj. ➞ dieso, bemolo, dudieso, dubemolo, naturigilo.
alteracia rilata al alteracio.
alteracio
1 GEOL ago alteracii aŭ alteraciiĝi: supraĵa alteracio alteracio de feldspato al argilo fare de akvo riĉa je karbona dioksido alteracio de granito al sablo ➞ difekto, dissolvo, efloresko, erozio, korodo.
2 MUZI ŝanĝo de tonalto pro aldono de kromsigno.
alteraciiĝi GEOL transformiĝi pro alteracia influo.
alteraciilo MUZI kromsigno.