PIV · 574
★alte/o
★alte/o 🍁 G. (Althaea el malvacoj) de du- k plur-jaraj herboj kun floroj havantaj kromkalikon el 6−9 brakteoj malsupraparte kuniĝintaj; 12 sp-oj el Eŭropo k Azio, pluraj ĝardene kultivataj k unu, la
oficina alteo (A. officinalis), farmacie uzata kiel antitusaĵo.
rozalteo. Sp. de alceo (Alcea rosea, sin. Althaea rosea), herbo kun rekta, fortika tigo, kun grandaj, mane lobaj folioj k kun multaj, grandaj, silkecaj, funelformaj floroj; ĝardene kultivata en la mezvarmaj regionoj. ☞ alceo, malvo.