PIV · 573
★altar/o
★altar/o
1 Rita tablo, sur kiu estas farataj la religiaj oferoj en diservo: faru la altaron el akacia ligno X; li konstruis tie altaron al la Eternulo X; la fajro sur la altaro ne estingiĝu; ĉiu fremda devis sian vivon sur la altaro de Diano perdi Z; (f) la suno staris kiel granda luma altaro malproksime Z; (f) starigi altaron al iu Z (tiun adori kiel dion).
2 (f) Preĝejo aŭ eklezio: li ŝtelas de najbaro por doni al altaro Z; ricevi grizan haron, ne vidinte altaron Z (fraŭline maljuniĝi); la trono k la altaro (la ŝtato k la eklezio).
ripozaltaro. Ĉiu el la altaroj aranĝitaj laŭ la vojo de procesio.