← Reen al F

PIV · 4265

★fal/i

fal/i (ntr)
Pro manko de subteno rapide moviĝi de supre malsupren: a) pp korpo, kiu malaltiĝas tuta de ia alto: kiam stelo falas, unu animo leviĝas al Dio Z; se la ĉielo falus al tero […] Z; ne falas frukto malproksime de l’ arbo Z; falis el mano, prenu satano! Z; falas pluvo Z, neĝo Z; li falis de ŝtupetaro, de la tegmento; fali en kaptilon Z, en kavon Z, foson Z; la kato falis sur siaj piedoj (restis staranta post la falo); (analoge) falas perlo el koliero, folioj el arbo, haroj el ies kapo, dentoj de infano; (f) la suno jam falas Z; b) pp korpo, kiu malaltiĝas en unu el siaj partoj, dum la cetero restas fiksita: lasi fali sian robon, la velon; ŝtrumpoj falis sur liajn kalkanojn; haroj falantaj sur la frunton Z; la kurteno falas Z; lasi fali la manojn Z (pf: perdi la kuraĝon); la rigardo falis sur florojn k pentraĵojn Z; (f) suna radio falis sur min Z; la nokto falas B.
Pro perdo de la ekvilibro, ĉesi stari sur sia bazo: fali genue Z, svene Z, en sveno Z; fali sur seĝon Z; muta, la bela Sara falis en la brakojn de la rabeno Z; ili falu dorsen X; multaj blinduloj falis super tiu ĉi ŝtono Z; fali al iu sur la kolo Z, sur la kolon al iu Z (sin amike ĵeti al); fali ĉe ies genuoj; fali sur iun kun glavo X (sin malamike ĵeti al); li falis sub la radojn de vagonaro Z; se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas Z; falas statuo, domo al ruinoj. sinki.
Suferi metaforan ŝanĝiĝon: a) per malpliiĝo de iu mezuro: falas la barometro, la termometro; la temperaturo konstante falas (malpliiĝas); falas la lumo, la febro Z, la prezoj Z; nova streĉiĝo de la momente falinta energio Z. b) transirante de pli bona al pli malbona stato: fali en malfeliĉon Z, mizeron, malesperon Z, danĝeron Z, malfavoron Z, timon Z, pekon X, malsanon; fali en deklamadon Z; li ofte falis en mediton; la tuta lando falis en la manojn de la malamikoj Z; falinton ĉiu atakas Z; fali de malforto, de malsato; kiel malalten mi falis! Z; falinta (malvirtiĝinta) virino; lia komedio falis (malsukcesis). dekadenci, fiaski, malprosperi. c) ĉesante vivi, ekzisti: vi falis, kiel oni falas de krimuloj X; kiel falis la herooj! X; inter popoloj la muroj falos por ĉiam Z; falis fortikaĵo, la urbo Z; la entrepreno, tiu teorio, tia modo falis; la ministraro falis (devis eksiĝi); tiuj fortoj devis fali sub la malamika potenco de la malkapableco Z; la romia imperio falis iom post iom; ĉiuj miaj esperoj falis; lia tuta libertinismo falis antaŭ la vereco de l’ fakto B; se ni dekliniĝus de nia disciplina vojo k lasus fali E-on […] Z. perei, malaperi, ruiniĝi.  abismo.
Ricevi ian direkton, celon (ofte pp malfeliĉaĵo): mizero Z, insulto Z, malbono, teruro falis sur lin Z; sur lian verton falos lia krimo Z; profunda dormo falis sur lin; la pesto falis sur la landon; la pliboneco de E. antaŭ Volapük falas al ĉiu en la okulojn Z; la elekto Z, loto falis sur lin; sur vin falas la ŝarĝo, tasko, devo zorgi pri tio; (analoge) la akcento falas en la hungara lingvo ĉiam sur la unuan silabon; Pasko ĉi-jare falas en Marton. akiri, akcepti, bati, frapi, ricevi, trafi.
falo. Movo de iu, io falanta:
a) rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo Z; la falo de la folioj; la libera falo (de korpo sub influo de gravito); b) falo de la krepusko; falo de potencialo; katoda falo;
eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo Z; alta muro, kies falo estos neatendita X;
a) fiereco venas antaŭ la falo Z; altiĝas malvirtuloj, sed virtuloj vidos ilian falon X; vestita kiel Eva antaŭ la falo Z; b) la falo de Jeriĥo; la falo de ŝiaj esperoj Z.
falado. Daŭranta falo: dum la falado, li kroĉis sin al mia brako.
falaĵo. Maso falinta (tero, folioj, rokpecoj ktp).
falegi. Subite, forte fali: li sentas, kvazaŭ li falegas en senfinan malplenon Z; la falego de subminita citadelo, de kamentubo Z.
falema
Ne stabila.
🍁 Defalema.
faleti. Preskaŭ fali pro mispaŝo, stumbli: se iu iras dum la nokto, li faletas N; en tagmezo ni faletas kiel en krepusko X; fari faleton.
faligi. Fari, ke iu, io falu:
a) vento faligas la kaŝtanojn; (f) ĉiu nesingarda vorto, kiun vi faligis k kiu vundis la koron Z; b) faligi la ankron; kinino rapide faligas la febron;
unu hako kverkon ne faligas Z; timo faligas en reton X; Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin X;
a) li faligas malvirtulojn en malbonon X; la daŭra sekeco faligis la agrikulturon en krizon; multajn ŝi vundis k faligis X; b) li faligas ĝian fortikaĵon X; E. faligos la lingvobarojn;
la Eternulo faligis dormon sur la homon X; por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael X; faligi perpendiklon sur […]. renversi, ŝanceli, delasi, pluvigi.
falilo. Kaŭzo de falo:
(p) kaŝita en la tero estas lia falilo X;
(f) pentu, por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo X; li estas kaptilo k falilo por la loĝantoj de Jerusalem X. ruino, tento.
alfali. Atingi falante: la alfalanta lumo estas reflektata k refraktata; la loto alfalis al la pastro.
defali
(pp fiksiĝinta korpo) De supre fali: defalas dentoj, skvamoj; kolekti defalintajn foliojn (petalojn) de rozoj Z.
De pli bona al pli malbona fali: defali de siaj esperoj; lasi defali siajn pretendojn Z; la prospero de la regno rapide defalis; defalintaj anĝeloj, knabinoj. dekadenci, degeneri, devojiĝi, degradiĝi.  sitelo.
(ark.) Forlasi partion, ribeli kontraŭ: kiam ilia prudento ekprotestis, ili devis tute defali de ĉia religio Z; Moab defalis de Izrael post la morto de Aĥab X; la Izraelidoj defalis de la Eternulo X; revenu, defalintaj infanoj! X.
defalo. Ago de defalanta, stato de defalinta: tiu urbo ribeladis, k tumultoj k defaloj estis farataj en ĝi X; kia defalo! Z.
defalaĵo
Pecetoj el materialo, kiuj ĉe prilaborado (tornado, rabotado, fajlado ktp) falas teren, senrigarde de tio, ĉu oni povas ree uzi ilin aŭ ne: defalaĵo de altranĉita paperbloko; feraj defalaĵoj.
Forĵetindaĵo. rubo 4.
defalema
Inklina al defalo: tiu popolo havas koron defaleman k neobeeman X.
🍁 Periode aŭ normale defalanta. Sin. falema 2, decidua (pp folioj, dentoj, kornoj, flugiloj ktp). efemera, kaduka.
disfali
Diseriĝante fali: multaj domoj disfalis de la tertremo Z; de guto post guto disfalas granito Z; la kadavro jam disfalis al polvo; fendo (en muro) minacanta disfalon X; disfaligi ilian semon inter la popoloj X.
Diseriĝante ruiniĝi, perei: ŝia klereco estas nur ludilo, kiu disfalas kiel sentaŭga putraĵo Z; la regno de Aleksandro disfalis post lia morto en lokajn reĝejojn; disfalo de bankrotinta societo; ni devas eviti la disfalon de la lingvo je dialektoj Z.
elfali. Eliĝante fali: la haroj al ŝi elfalis Z; nuksoj venis, kiam dentoj elfalis Z; diamantoj elfalis el ŝia buŝo Z.
elfaligi. Faligi el io: ŝi sentis, ke ŝi elfaligas el la mano unu el la iloj de laborakirado Z; antaŭ ol venis al ŝi la akuŝigaj suferoj, ŝi elfaligis filon X.
enfali
Fali en ion profundan: enfali en kavon, truon, riveron; vi ankaŭ enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero! Z; lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas Z; (f) kiel do efektive ni tiel enfalis? Z (estis trompitaj); certe ne, mi jam unu fojon enfalis! Z.
Fali en malbonan staton: virinoj, kies blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero ol tiu, en kiun ili enfalis Z; enfali en malsanon Z, mizeron Z, malesperon Z, ftizon Z, deklamadon Z.
(pp supraĵo) Malsupreniĝi pro nesufiĉa subteno: la enfalinta mino; kun enfalintaj okuloj Z, vangoj Z; enfalinta brusto B.
Rapide sin ĵeti: kun bestega bruo ili enfalas en la ĉelojn de la fratinoj! Z; la knaboj tumulte enfalis en la salonon.
enfalilo. Falilo.
enfalujo. Truo en la tero, tiel aranĝita, ke besto aŭ malamiko tien falas surprizite.
forfali. Fali k malaperi, fali k perei: mi pensis pri tiuj miloj da kadavroj forfalintaj sur la batalkampo; la esperojn de mia vivo mi vidis forfali en la abismon Z; forfalas la malbeno Z; (f) komuna faktoro de la du membroj de ekvacio forfalas.
refali
Denove fali: refali en la rutinon, en la malnovan ŝovinismon Z, en la malmolan realecon; refali en la pekon.
(ark.) Malantaŭen fali: mortpale refalanta en sian seĝon Z.
subfali
Fleksiĝi, malleviĝi sub io tro peza: la branĉoj subfalis sub la neĝo.
Ne kapabli kontraŭstari al, cedi al, esti subpremita, venkita de: li subfalis sub la malfeliĉo; ĉu ĉiu el ili ne povis iam subfali al tia sorto? Z.
trafali (tr) Fali tra io: la ŝelo de la tero estas fortika, ni ne trafalas ĝin! Z.
akvofalo. Kaskado: falakvo signifas pli la falantan akvon mem, akvofalo pli la lokon de falado Z.
akvotransfaligilo. Akvobarilo, sur aŭ super kiu superflua akvo povas transflui el kanalo aŭ baseno.
datfalo. Dato, je kiu oni devas pagi ŝuldon, plenumi devontigon ks. maturiĝo, templimo.
folifalo. Defalo de folioj.
glitfali. Fali pro glito: la reĝido glitfaladis sur la malseka herbo Z.
kurzofalo. Malplipreziĝo de kurza valoro.
ovolfalo Ovolado.
rokfalaĵo. Falinta maso el rokfragmentoj.
rulfali. Transkapiĝi senvole.
ŝraŭbfali Descendi en kontinua (k ofte nevola) helico kun atakangulo pli granda ol la staŭla angulo.
tensifalo La diferenco de elektra potencialo laŭlonge de konduktilo aŭ en aparato, tra kiu pasas kurento.
terfalo. Defalo de amaso da tero, el monto ktp.
terenfalo. Falo de tereno k ties rezulto.
uterfalo Ptozo de la utero. Sin. uteroptozo.