← Reen al S

PIV · 14911

stumbl/i

stumbl/i (ntr)
Irante, preskaŭ fali pro malbona meto de la piedo sur la grundon, kaŭzita de obstaklo, glito ks: li stumblis sur stumpo de radiko.
(f) Senkonscie fari malgravajn erarojn: stumbli pri la datoj; mi ĉiam stumblas ĉe tiu silabo.
stumblo
Ago de tiu, kiu stumblas: zorge evitu la stumblojn pro la stato de via spino. mispaŝo.
Poezia licenco, per kiu tri trokeoj estas anstataŭitaj de du amfibrakoj.