PIV · 14912
stump³o
stump3o
1 Nedifektita restaĵo el fortranĉita membro: stumpo de amputita brako.
2 Mallonga parto restanta el io, kies pli grandan parton oni fortranĉis aŭ fordetruis: stumpo de kandelo Z; stumpo de trunko, de rompita glavo; stumpo de dento, de krajono; stumpo de brasiko.
3 Restanta parto de la folio de registro, ĉeko, kvitanco ks, per kiu oni povas kontroli la detranĉitan parton (talono 1). ☞ bloko.
stumpa. Prezentanta stumpon: hundo kun stumpa vosto; (f) la stumpa Parlamento (de Kromvelo, post elpurigado de la opozicio).
stumpeto. Malgranda stumpo: vakskandelaj stumpetoj Z; stumpeto de forbrulinta alumeto Z.