← Reen al S

PIV · 14913

★stup/o

stup/o. Implikaj krispaj fadenoj, restantaj el ŝpinita kanabo aŭ lino k uzataj por ŝtopi: embarasata kiel kokido en stupo; la fortulo fariĝos kiel stupo, k lia laboro kiel fajrero, k ambaŭ brulos X.
stupi (tr) Ŝtopi per stupo.
stupaĵo. Bulo da stupo, por ŝtopi.
stuphara. Havanta harojn similajn al stupo per sia flavhela koloro.