← Reen al L

PIV 2020 · 9423

★lin/o

lin/o 🍁 G. (Linum el linacoj) de plantoj – unu- k plur-jaraj herboj, arbustetoj k malaltaj tufarbustoj – kun malgrandaj, sidaj, integraj aŭ malmulte dentaj folioj, kun regulaj, 5-nombraj, blankaj aŭ okulfrape koloraj (ofte bluaj) floroj k kun 8- aŭ 10-kameraj kapsuloj; ĉ. 180 sp-oj el la mezvarmaj, Mediteranea k subtropikaj regionoj, pluraj kultivataj por ornamo k unu (L. usitatissimum) multe utiligata, parte por la teksaĵindustrio (la kf. fibrolino), parte por la semoj, el kiuj oni ricevas oleon (la kf. oleolino): la prilaboristoj de lino kombita X.  linoleo, linoleumo.
linaĵo Z. Teksaĵo el lino: sep anĝeloj, vestite per linaĵo pura k luma N. tolaĵo.
linoleata acido Nesaturita esenca grasacido, C17H31COOH, troviĝanta i.a. en linoleo.
linsemo. Semo de lino: linsema faruno.
asterolino 🍁 G. (Asterolinon el primolacoj) de 2 sp-oj de malgrandaj, unujaraj herboj el la Mediteranea regiono, N Afriko k U Azio.