PIV · 15774
★tol/o
★tol/o
1 ▦ Teksaĵo el linaj, kanabaj, jutaj, kotonaj fadenoj, interkrucitaj laŭ aparta sistemo: kruda, neblankigita tolo; tolo por littukoj, por mastrumaj uzoj, mestiza tolo (kun kotona varpo k lina vefto), kaŭĉuka tolo, ŝirma tolo (dika k akvimunigita); bindaĵa tolo.
2 Peco el lina tolo, preparita k streĉita sur kadro, por ricevi pentraĵon: aĉeti blankajn tolojn. ☞ kanvaso, katuno, tiko. ➞ drapo.
tola. Farita el tolo: tola antaŭtuko; tola pantalono.
★tolaĵo. Tuto de la objektoj el tolo, uzataj por vestado aŭ mastrumado (ekz. ĉemizoj, kolumoj, kalsonoj, littukoj, buŝtukoj kc): tabla tolaĵo; virina tolaĵo; littolaĵo; tolaĵon malpuran lavu en la domo Z. ➞ tolaĵbutiko.
tolaĵistino. Servistino, kiu tenadas k riparas la tolaĵojn.
surtoligi. Fiksi sur tolo: surtoligi paperan mapon; denove surtoligi pentraĵon.
drattolo. Teksaĵo el feraj aŭ kupraj dratoj, sammaniere interkrucitaj, uzata por kovri manĝujojn, fari kribrilojn, ŝirmi flamon de sekurlampoj.
fontolo 🎭 Tolo, fiksita aŭ pendanta funde de la scenejo k prezentanta pejzaĝon, perspektivon ks.
gumtolo. Kruda tolo, fortikigita per tavolo da gumo.
kanabtolo. Tolo, teksita el kanabaj fibroj.
laktolo. Tolo, ŝmirita sur unu flanko per lako, k servanta por kovri tablojn ks: kun la botel’ da ruĝa sur laktolo W.
paktolo. Kruda juta tolo, uzata por paki.
★vakstolo. Laktolo.
veltolo. Dika kanaba tolo, uzata por fari velojn.