← Reen al T

PIV 2020 · 15773

toksin/o

toksin/o Tokso de vivulo (precipe de mikroboj), kapabla kaŭzi gravan aŭ eĉ mortigan malsanon.
antitoksino. Substanco (antikorpo), produktata de organismo, kapabla senaktivigi toksinon.
endotoksino. Toksino lokiĝinta en la ĉelmuro de iuj bakterioj, k liberiĝinta en la medion nur pro detruo de la mikrobo.
kontraŭtoksino = antitoksino.
neŭrotoksino. Toksino, kiu agante sur la nervojn estigas paralizon aŭ kontrakturon: neŭrotoksino de serpento.