← Reen al S

PIV · 14910

stult²a

stult2a. Ne inteligenta, sensprita: tiu besto estas tiel stulta, ke ĝi ne rimarkante manĝas al si la piedojn; stulta kiel ansero, kiel ŝafo; (analoge) li faris vere stultan mienon; pli stultan romanon mi neniam legis.
stultaĵo. Diro aŭ faro stulta: la stultaĵoj de la bopatrino ĉiujn ridigis.
stulteco. Eco de iu aŭ io stulta: la stulteco de la homoj estas la sola afero, kiu povus doni ideon pri la senfinaĵo.
stultigi. Fari stulta: stultigi infanon per senĉesaj admonoj k riproĉoj.
stultulo. Homo stulta: faru reĝon el stultul’ alia! K. idioto, kreteno.