PIV 2026 · Artikolo 21

abismo

Litero A

abismo
1 BIBL praa ĥaoso: la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo MT
2 en montoj aŭ maroj loko tiel profunda, ke ĝi ŝajnas senfunda: la aglo kvazaŭ falis en la abismon kaj tuj aspektis kiel muŝeto esplori la oceanajn abismojnSin. profundego, profundegaĵo. ➞ faŭko.
3 (figurasence) profundo, kiun la menso ne povas ĝisfunde esplori: fremda animo estas abismo sen limo Z abismo da silento abismo da scienco kuŝas abismo neakordigebla malsamo inter tiuj du opinioj
4 (figurasence) profunde senespera stato, el kiu oni ne perceptas eliron: abismo de mizero esti sur la rando de la abismo tuj pereonta ŝi ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia sorto Z la amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo vin englutos Z la esperojn de mia vivo mi devis vidi forfali en la abismon Z
Sin. senfundaĵo.
abisma
1 rilata al abismo: abisma perspektivo (figurasence) abisma nesciado
2 GEOG situanta pli profunde ol 2000 metrojn en la maro: la abisma faŭno abismaj sedimentoj
enabismiĝi (proprasence, figurasence) fali aŭ sinki en abismon.