PIV 2020 · 6285
★ĥaos/o
★ĥaos/o
1 Laŭ la helena mitologio, primitiva stato de la universo, kiam ĉiuj elementoj estis intermiksitaj, antaŭ ol dioj organizis ilin. ☞ abismo, tohuvabohuo.
2 (f) Senorda konfuzo: ĥaoso de ruinoj; plena ĥaoso en diskuto; internacia lingvo estas nepre necesa por forigi la lingvan ĥaoson Z; bolanta ĥaoso da vanaj imagaĵoj.
ĥaosa
1 Rilata al ĥaoso.
2 (f) Senorda: ĥaosaj rokoj, ideoj
3 ∆ (pp dinamika sistemo) Tia, ke ajne malgranda ŝanĝo en la komencaj donitaĵoj kondukas al grandaj ŝanĝoj post longa tempo.
4 ∆ (pp topologio) Maldiskreta.