PIV 2020 · 3256
diskret¹a
diskret1a
1 Diranta nur, kion decas diri; scianta konservi sekreton: la sendoto estu diskreta k fidela; la plej diskreta amo lasas ĉiam ekaperi sian sekreton.
2 Faranta nur, kion decas fari, modesta, nesintruda, taktoplena, ne troiganta: diskreta malaprobo; li faris diskretan uzon de sia aŭtoritato; lia konduto en mia domo estis ĉiam diskreta.
3 (f) Delikata, neforta, netroa: diskreta parfumo.
4 ∆ (pp spaco) Tia, ke ĉiu punkto konsistigas malfermitan aron.
5 ∆ 📈 (pp variablo) Havanta valorojn en diskreta spaco (do malhavanta akumuliĝan punkton).
maldiskreta
1 Senkonsidere babilanta.
2 Sentakta, malmodera, sintruda.
3 Troa.