← Reen al M

PIV · 10493

★modest/a

modest/a
(iu) Havanta malaltan opinion pri siaj meritoj, siaj scioj ktp: vere granda homo estas ĉiam modesta B; paroli kun modesta tono; modesta pri la salajrokondiĉoj. humila.
(io) Ne tre alta, ne tre rimarkinda, ne tre valora: modesta domo Z, vivo; lokon modestan elektu Z; kapo majesta, sed cerbo modesta Z; modesta situacio, rango; modesta estas nia kunveno Z; modestaj elspezoj; mi trovis modestan lukson ĉe simpla metiisto Z. meza, modera, simpla.
modesteco. Eco de iu io modesta: mi ĝin faras ne pro malvera modesteco Z; eble oni diros, ke mi volas «fanfaronadi pri modesteco»? Z; la modesteco de liaj postuloj plaĉis al mi.
malmodesta. Havanta tro altan opinion pri si mem: ili nudigadis sian malmodestan bruston Z; pri la medalo mi ne povas konsenti, ĉar ĝi estus malmodestaĵo de mia flanko Z.