← Reen al M

PIV · 10494

modif³i

modif3i (tr) Ŝanĝi la formon, unu el la ecoj de io, ne tuŝante la esencon: modifi artikolon de la statuto, leĝprojekton; mi voĉdonigas nun la modifitan tekston; modifitaj rezinoj.
modifo, modifado. Ago de tiu, kiu modifas: la modifado de la trafikplano postulis du jarojn.
modifo, modifaĵo. Tio, en kio io estas modifita: enmeti modifojn en la laborplanon.