PIV · 3119
★difin/i
★difin/i (tr)
1 Φ 💡 Precize klarigi (ideon aŭ vorton) per la ecoj aŭ nuancoj, kiuj apartigas ĝin disde la aliaj: difini dogmon, la esencon de Homaranismo Z, la sencon de la vorto «gento».
2 Precize klarigi la naturon, sencon aŭ rolon de io aŭ iu: la ministro difinis sian politikon; tiuj kostoj estas difinitaj per voĉdono de la akcianoj Z; ellabori difinitajn regulojn Z; tiu ĉi demando akceptis decidon pli difinitan Z; per tiuj pronomoj oni difinas la sekson de la persono; ni iras al celo klare difinita k nepre atingota Z; en la difinita tempo B; vi difinis lian limon X; fianĉon de l’ sorto difinitan forpelos nenia malhelpo Z; difini taskon al iu, premion al la konkurantoj; nedifinita artikolo Z (nedifina). Rim. Tiun ampleksan duan signifon de la verbo iom post iom limigis la du poste oficialigitaj determini k destini.
difino
1 Preciza klarigo, per kiu oni diras, kio estas io k kio ĝi ne estas: difino de la triangulo, de la vorto «demokratio», de la rolo de la Komitato; fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino Z; ciklaj difinoj (kiuj resendas unu al la alia).
2 (pp televido) La precizeco reprodukti transsenditan bildon: altdifina televido (sistemo, en kiu la sumo de la linioj superas 1 000).
difina
1 Rilata al difino: difina formulo.
2 Λ Limiganta la signifamplekson de subst., avertante, ke temas pri iel jam konata afero: difina artikolo.
nedifina Λ Ne limiganta la signifamplekson de subst.: nedifinaj pronomoj (iu, kelka ktp).
nedifinebla. Ne povanta ricevi difinon: doni tute precizan klarigon de tiaj nedifineblaj vortoj, kiel «jam» aŭ «plu» estas tre malfacile Z; nedifinebla suspekto, odoro.
sendifina. Ne montranta difinon: la sendifina modalo (infinitivo).