PIV 2026 · Artikolo 19023

difosfato

Litero D

difosfato KEMI salo aŭ estero, kiu enhavas la anjonon P2O74−. ➞ fosfato.
difosfata rilata al difosfato: difosfata acido H4P2O7
adenozina difosfato nukleotido, kiu provizas la energion por multaj procezoj en vivantaj ĉeloj. C10H15N5O10P2; mallongigo: ADP