← Reen al D

PIV · 3025

determin²i

determin2i (tr)
Precize fiksi ion necertan, indikante la limojn, inter kiuj tiu io estas entenata: determini la sencon de iu vorto, la kaŭzon de iu akcidento, la distancon inter Luno k Tero, la specon de vegetaĵo B, specion de insekto, la motivojn de ago; determini la titron de acido, la entenon je kupro, la punkton de ŝipirado. klasifiki, lokalizi.  determinlibro
Λ Malvastigi la sencamplekson de vorto, indikante ĝiajn rilatojn al aliaj vortoj aŭ al la aluditaj cirkonstancoj: la artikolo determinas la substantivon; verbo determinita de adverbo.
determino
Ago de tiu, kiu determinas.
Stato de tio, kio estas determinita.
determina. Rilata al determino: determinaj mezuroj; determina adjektivo (esprimanta ne kvaliton, sed determinon, ekz. «mia», «tiu», «kelkaj», «ĉiuj» ktp. kvalifika).
determinanto
Nombro asociita al kvadrata matrico k egala al la signuma volumeno de la paralelepipedo difinita de tiu ĉi.
Λ Vorto aŭ sintagmo, kiu determinas alian vorton aŭ sintagmon.
determinismo Φ Doktrino, laŭ kiu ĉio en la universo, eĉ la homaj voloj, estas la nepre necesa rezulto de antaŭaj kondiĉoj: la determinismo estas la bazo tiel same de budhismo, kiel de la eŭropa scienco. fatalismo.
deterministo. Ano de determinismo.
nedeterminebla. Ne ebliganta determinon: nova, nedeterminebla ero de la materio.
nedeterminisma 💻 Rilata al komputado, en kiu je iuj punktoj estas pluraj eblaj daŭrigoj, k oni supozas apartan mekanismon por elekti el ili: nedeterminisma algoritmo, komputado; elekti valoron nedeterminisme; nedeterminismo. respurado.