PIV · 9535
lokaliz/i
lokaliz/i Z (tr) Determini la ĝustan lokon, kie io estas aŭ estis lokita: lokalizi tumoron, fremdan korpon en la intesto; lokalizi la fonton de epidemio; lokalizi submarŝipon per la sono. ☞ limigi.
cerebra lokalizo ⚥ ⚕ Determino, sur la kortekso de ĉiu hemisfero, de la regionoj respondaj al difinita sensiveco de la haŭto k sensorganoj, aŭ al difinita movkapablo de iu korpoparto ktp: cerebraj lokalizaĵoj (la tiel determinitaj regionoj).
eĥolokalizi Ⓣ ♉ Elsendi (ultra)sonojn k lokalizi objekton (ekz. obstaklon, predon) per ricevo de iliaj eĥoj: eĥolokalizo grave rolas ĉe delfenoj k vespertoj.