← Reen al S

PIV · 14538

sond³i

sond3i (tr)
Mezuri per tiucela aparato la profundecon de io: sondi maron, lagon, riveron; (abs) ĉe tiu trapasejo estas necese sondi ofte.
Esplori la konsiston de grundo aŭ aertavolo per tiucelaj aparatoj: sondi la marfundon, la altan atmosferon.
Esplori aŭ dilati per sondilo diversajn organojn k naturajn kanalojn: sondi uretron. katetero.
(f) Prove esplori: mi dezirus sondi la opinion de la francaj gazetoj Z; vi spionas, sondas, kiu plej multe insultas la registaron Z; mi flugas al la urbo, mi sondas ĉe la kortego Z.
sondo, sondado. Ago de iu, kiu sondas.
sondilo
Aparato por sondi, konsistanta aŭ simple el ŝnuro kun plumbo ĉe la ekstremo, aŭ el vinĉo kun ŝtalfadeno k plumbo kun vitra tubo en latuna tubingo.  balono.
Ilo, ĝenerale tubforma, per kiu oni esploras vundojn, korpajn kanalojn, aŭ per kiu oni malplenigas aŭ purigas organajn kavojn: ezofaga sondilo.
Molekulo de nuklea acido, markita per radioaktiva aŭ fluoreska etikedo 2, kiu ligiĝas specife kun unu geno k tiel videbligas ties lokiĝon.
nesondebla. Tiel profunda, ke ĝin oni ne povas sondi: (f) nesondebla nesciado.
eĥosondilo. Aparato, por esplori profundecon per elsendo de sono k registro de la eĥo. eĥolokalizilo.
opinisondo, opinisondado. Operacio, per kiu oni provas ekkoni la ĝeneralan opinion, pridemandante malgrandan nombron da tiucele selektitaj personoj.  muestro, statistiko.
radiosondilo Aparato por mezurado de aerpremo, temperaturo k humido.