← Reen al T

PIV · 15491

temperatur¹o

temperatur1o
Grando, karakterizanta la subjektivan senton pri varmo aŭ malvarmo k difinita per termodinamikaj procedoj: oni mezuras temperaturon laŭ la skalo celsia (en °C), kelvina (en K) aŭ (nun malofte) laŭ la farenhejta (en °F); la temperaturo (de la ĉambro) devas esti almenaŭ ses gradojn pli alta Z; kia estas la ĉimatena temperaturo?; altaj, malaltaj temperaturoj; absoluta temperaturo (kalkulita el la absoluta nulo, t.e. 0 K aŭ −273 °C).
Interna grado de varmo de la homa korpo: la normala temperaturo estas ĉ. 37°C; kontroli la temperaturon de malsanulo (kontroli ties variadon kompare kun la normala korpa temperaturo).
temperatura. Rilata al la temperaturo: temperatura pliiĝo (aŭ: altiĝo), malpliiĝo (aŭ: malaltiĝo); temperatura kurbo, gradiento.