PIV · 15490
temperament¹o
temperament1o
1 Tuto de la funkciaj reagoj de individuo, karakterizata de la superrego de unu humoro aŭ de unu sistemo: sangvina, nervoza, kolerika, melankolia, limfata temperamento. ☞ idiosinkrazio.
2 Fiziologia aŭ psikologia ecaro de individuo, de kiuj dependas ĝia reago al ekscitoj: brutala, inercia temperamento; tio estas en dependeco de la temperamento de mia patro, de la sango de mia patrino Z. ☞ kompleksio, humoro.
3 (f) Granda ekscitebleco: ŝi havas ja temperamenton! B.
temperamenta
1 Rilata al la temperamento: temperamenta difekto.
2 (f) Havanta temperamenton 3: temperamenta junulo, italino.