← Reen al N

PIV 2020 · 11120

nul⁸

nul8
Numeralo, esprimanta la plej malgrandan nombron de la nenegativaj entjeroj: nul estas la kardinala nombro de la malplena aro; la aviadilo ekflugas precize je nul horo k kvin minutoj (0 h 05); la nulnivelo, nulpunkto; (fm) Neniu(n): nul respondo!.
La cifero 0: tri komo nul ok (3,08).
nulo
Nomo de la numeralo 0: li ricevis du nulojn ĉe la ekzameno.
(f) Io tute senvalora: ĉe manko de (adeptoj) la utilo de la lingvo prezentus nulon Z; s-ro Schleyer pardonu al mi, se mi […] faris nulon el tio, kion liaj amikoj nomas lia plej ĉefa merito Z; ĉiuj nacioj estas […] rigardataj de li kiel nulo X; virino estas nulo, se apud ŝi ne staras viro kiel cifero pleniganta Z.
(f) Homo sen ia kapablo, prestiĝo: sen mono oni estas nulo, kun mono – saĝulo Z; ŝi havigis al unu honesta homo la saluton de ia altranga nulo Z; vi devas scii, kiu estas tiu Katz: senvalora nulo Z; nulo malgrasa de malsato, tremanta de malvarmo Z.
nula
Laŭ la serio de la entjeroj, antaŭ la unua (👥 pp provo, malneto: nula serio de maŝinoj. prototipo).
Ne ekzistanta, havanta nenian efektivan valoron: la utileco estos preskaŭ nula Z. negativa, vana.
nuli Esti nul.
nuleco. Eco de io nula.
nulejo Punkto, en kiu funkcio alprenas la valoron nul.
nuligi
Decidi, ke io decidita ne realiĝos: nuligi vojaĝon pro manko de partoprenantoj.
Deklari aŭ igi ion nevalida: nuligi kontrakton B; nuligi la rezultojn de baloto pro kalkuleraro; nuliga cirkonstanco. aboli.
nuligo Deklaro, ke io ne validas: nuligo de geedziĝo pro malobservo al unu el ties leĝaj kondiĉoj signifas, ke ĝi estas leĝe rigardata kiel neniam okazinta. eksedziĝo.
nuliganto
(pp elemento en ringo) Alia elemento, kies produto kun la donita elemento nulas: la maldekstraj nuligantoj de elemento konsistigas maldekstran idealon.
(pp funkcio) Funkcionalo, kies valoro estas nul por la funkcio.
nuligilo. Sistemo en kalkulilo, nombrilo ks, kiu ebligas restarigi la nulon.
nenuligebla. Tia, ke oni ne povas ĝin nuligi: Zeŭso ĵuris per nenuligebla ĵuro.