← Reen al N

PIV 2020 · 10871

negativ²a

negativ2a
Esprimanta aŭ koncernanta neadon, rifuzon, malpermeson: negativa respondo; negativa voĉo (ĉe baloto); negativa propozicio (en logiko).
Konsistanta nur en la malesto de pozitivaĵo: sameco negativa Z (nur pri la foresto de difinitaj ecoj); negativa kritiko (proponanta nenian efikan solvon); negativa virto, feliĉo, plezuro (konsistanta nur en foresto de peko, de doloro); negativa pruvo (pruvanta, ke io ne okazis).
💡 Montranta la maleston de priserĉata elemento aŭ efiko: negativa reakcio, testo; seronegativa (je iu mikrobo), HIV-negativa (seronegativa je HIV).
(pp nombro) Pli malgranda ol nulo (< 0): negativa funkcio (kies valoroj ĉiuj estas negativaj); negativa matrico (simetria matrico, kies ejgenoj ĉiuj estas negativaj).
Apartenanta al la speco de elektro, produktata per frotado de rezino: negativa poluso de pilo; korpo estas negative elektrita, se ĝi entenas tro da elektronoj.
(pp poluso de magneto) Strebanta al sudo.
🔭 (pp poluso de Tero) Suda.
📷 (pp kopio) Tia, ke en ĝi la nigraĵoj de la modelo estas prezentataj per helaĵoj k inverse.
negativo 📷 Plako, kopio negativa.
negativaĵo La adicia inverso: −a estas la negativaĵo de a.
negativismo. Inklino al negativa pensmaniero. agnostikismo, nihilismo.
negativisto. Tiu, kiu rifuzas konsenti la ordinarajn kredojn, ne proponante iajn anstataŭaĵojn.
elektronegativa (pp atomo) Afina al elektronoj: atomoj de halogenoj, oksigeno, nemetaloj estas elektronegativaj.