PIV 2026 · Artikolo 10870

negacio

Litero N

negacio
1 neado: se la naskiĝo de homo estas produkto de simpla okazo, — kiu do en la negacio de tiu naskiĝo povus prezenti al si ion gravan? Z
2 LING esprimo de neado pere de neaj vortoj (pronomo, adverbo k.a.) aŭ sintagmoj.
3 MATE la logika operacio, kiu al aserto asignas la aserton, ke ĝi ne validas; tiun aserton oni skribas ¬A: la negacio de A∧B estas A∧¬B ➞ disjunkcio, ekvivalento, implico, konjunkcio.
negacii
1 nei aŭ bagateligi ĝenerale akceptitajn okazintaĵojn aŭ situaciojn: negacii dogmon
2 LING nei ion pere de neaj vortoj: por negacii oni povas uzi tabelvortojn je «neni-»
negacianto persono, kiu negacias: miaj amikoj nomas min negacianto: iu, kiu neas la evidentan realon EKu