← Reen al N

PIV · 10854

★ne

ne.
I - Partikulo, esprimanta, ke oni malakceptas, rifuzas, rigardas kontraŭa al la realaĵo la ideon, pri kiu estas parolate: vi estimas vin mem, sed aliaj vin ne estimas Z; mi ne amas obstinajn homojn Z; la ĉapisto ne venos, ĉar li estas malsana Z; li ne esperu pardonon Z; esti aŭ ne esti, jen la demando Z; foriri, ne manĝinte; voli aŭ ne voli neniu malpermesas Z; ŝi ne povis ne vidi, ke ŝi vekis kompaton Z; oni ne povis ne fari tiun ĉi provon Z; transiri tiun monton oni certe ne povis sen forta ŝvito Z. Rim. 1 ne staras senpere antaŭ la vorto, kiun trafas la negacio: ne ĉio brilanta estas diamanto Z; tio estis ne mia kulpo Z; ne vi tion ĉi faris Z; tion ĉi vi ne faris; respondo venis ne tuj Z; ne mia estas la ĉevalo Z; se li ne volas kanti, li povas ne kanti Z; li havas dentojn ne por parado Z; vi tute ne bezonas fari al vi tiun klopodon Z; tamen la instinkto de memkonservo ne tute ŝin forlasis Z. Sed ĉe devi Z. metas la negacion antaŭ tiu verbo: blindulo kartojn ludi ne devas (estas lia devo ne ludi).
II - Morfemo, rolanta kiel frazo, per kiu oni rifuzas, malkonsentas, asertas malvera la demandan frazon: sinjoro, ĉu vi min konas? – Kiom mi scias, ne! Z; ĉu estas nenia risko? – ne, ne! Z; mi vin petegas per mia tuta koro! ne, ne, ne! Z; ĉu vi venos? – Tute ne! Z.  nen. Rim. 2 Respondante al nea demando, kies neadon oni volas konfirmi, iuj uzas ne, dum aliaj uzas jes: li diris: ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: ne, mia Sinjoro. Tiam li diris: Tio estas du oleitoj X. Male: ĉu ŝi ne edziniĝis? demandis Marta. – Jes, iele tio fariĝis, ke ŝi ne edziniĝis Z. Same, responde al nea demando, kies malpravon oni volas aserti, la unuaj uzas jes (aŭ jes ja), la aliaj ne: kiel! Mia edzino ne estas mia edzino? – Jes, nia bofilo, ŝi estas via edzino Z. Male: la Poloj sekve ĝin eĉ ne defendos? – Ho ne, ili kolektis jam soldatojn! Z. Por eviti miskomprenon almenaŭ en la konversacio, estas konsilinde ripeti la pridemanditan verbon: ĉu li ne venos? – Li venos (aŭ) Li ne venos.
III - Kombinebla morfemo kun la sama signifo:
nea
Rifuza, malkonsenta: ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? Z; nea gesto.
Λ Montranta, ke oni devas kompreni la malon de la sekvanta vorto: nea pronomo, adverbo; neaj vortoj Z. negativa.
nee. Esprimante malkonsenton: ŝi nee skuis la kapon Z.
nei
(ntr) Diri «ne», respondi «ne».
(tr) Aserti la malverecon, la malefektivecon de io: diron oni neas, skribo ne pereas Z; vi laŭte neas la aferon Z; ili neis la ekzistadon de arta lingvo Z; ne neas li, ke estas li freneza Z; se mi trovus lin kuŝanta kun mia edzino, li devus nur nei, k tio lin jam senkulpigus? Z. Sin. negi.
neado. Ago, vortoj de iu, kiu neas: via obstina neado min ne konvinkas. negacio.
neadebla. Tia, ke oni povas ĝin nei: via kunkulpeco estas ne pruvita, do neadebla; sed tio ĉi ne estas ja neadebla!.
neigebla Z. Neadebla.
fornei (tr) Malkonfesi kiel sian: tiu ĉi ŝtono estu atestanto, por ke vi ne forneu vian Dion X.
kapnei (ntr) Fari per la kapo nean geston; skui la kapon. kapjesi.
IV - Pref. samsignifa, uzata por adj-oj k adv-oj: neaktiva, nebela, neforta, neĝentila Z, nekredebla Z, nelerta Z, nematura Z, nesana Z, neutila Z; neferaj metaloj; nelonge Z, nekredeble Z ktp, k subst-oj: nejudo, neesperantisto; viaj filoj forlasis Min k ĵuris per ne-dioj Z; nebatalanto ktp.  ne-funkcio.
nen. Eksperimenta akuz-a formo de ne II: li havis la kuraĝon voĉdoni nen publike; ne diru nen, vi ploris! W.