PIV · 6810
★ja
★ja. Partikulo, uzata por akcenti, emfazi la realecon de ideo entenata en frazo aŭ en vorto: tio ne estas ja peko, ne povas esti peko! Z; nu, vi ja estas virinoj! Z; sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe Z; sed tie la vivo estos ja tute alia Z; sed mi ja mem venis al tiuj ideoj Z; de la tago restas ja ankoraŭ multe X; mi k Marta ni konas ja nin de la infaneco Z; se vi ne havos per kio pagi, oni ja prenos vian litaĵon de sub vi X. Rim. Nur por aparta forta efekto Z. metis ja en la komenco de frazo: ja se vi agos bone vi estos forta! X, ja la ĉielo ne povas vin ampleksi! X. ☞ sendube, efektive. ➞ jes.