PIV · 6889
★jes
★jes
1 Morfemo, rolanta kiel frazo, per kiu oni asertas vera la tuton de la demanda frazo: vi komprenas? – jes Z; ĉu ĝi estas tiu juna kortegano, kiu loĝas…? – jes, apud tiuj arboj. Z; konservi bone la sekreton! – jes, jes! Z; ĉu ne estas eble, ke mi povu paroli kun ŝi? – jes, venu kun mi Z; ĉu per ĉi tie?– Mi pensas, ke jes. Z; ĉu ili ne mortas? – Ho jes, ili ankaŭ devas morti Z. Rim. Evitinda estas la uzo de jes en la rolo k senco de ja.
2 Tiu morfemo, uzata kiel citaĵo: ĉu vi aŭdas? Li diras jes! Z; via jes estu jes, k via ne estu ne! N.
jes ja. Sintagmo, uzata por respondi pozitive al negativa demando: ĉu ŝi do ne venos? – jes ja, sed nur malfrue. ☞ tamen.
★jesa. Esprimanta aprobon, konsenton: jesa respondo Z; jese gesti, balanci la kapon.
jesi (ntr) Diri jes, respondi jese: Mario faris jesantan kapoklinon Z; li jesis al la muta demando.
jesigi
1 Jesi.
★2 Konfirmi.