PIV · 3440
★dub/i
★dub/i (tr aŭ pri)
1 Ne esti certa pri la ekzisto, realeco aŭ vereco de io: dubi pri Dio, pri ies honesteco B; dubu pri vereco de la vero, sed ne dubu nur pri mia amo! Z; li neniam dubis pri sia sukceso; dubi la utilecon de io; eĉ se ni povus atingi interkonsenton, kion mi tre dubas […] Z; (abs) ĉu vi povas ankoraŭ dubi? Z; kiu dubas, sin detenu!. ☞ heziti, malfidi.
2 (ke, ĉu) Ne scii, heziti kredi, ĉu io okazos aŭ ne: neniu dubos, ke konstanta regulo estas mil fojojn pli bona Z; ni ne povis dubi, ke oni devis akcepti Z; mi dubas, ĉu troviĝos iu, kiu konsilus solvi la aferon alie Z; mi forte dubas, ĉu iu serioze konsilus […] Z; mi forte dubas, ke iu jesigus tiun ĉi demandon Z. ☞ sin demandi.
dubo. Mensostato meza inter nesciado k certeco: esti en dubo pri io Z; esti atakita, kaptita de duboj; eksenti dubon antaŭ aserto; tio forigas ĉiujn dubojn Z; dubo ronĝas la kredon k nutras la sciencon; dubo gardas kontraŭ risko Z; vi sen ia dubo estas jam juĝitaj Z.
duba. Prezentanta dubon: duba rezulto, batalo; tre duba plibonaĵo Z; en ĉiuj dubaj okazoj oni preferu la nominativon Z; la respondo ne povas esti duba; granda parolisto estas duba faristo Z; ŝia kulpeco ne plu estas duba. ☞ necerta.
dubinda. Tia, ke oni devas dubi pri ĝi: dubinda fideleco.
eksterduba Z, nedubebla Z, senduba Z. Tia, ke oni ne povas dubi pri ĝi: vi posedas nedubeblan talenton Z; garantio de senduba sukceso Z.
pridubi (tr) Dubi pri io: mi pridubas ĉiujn liajn asertojn.
sendube. Tre certe: vi memoras sendube, ke pri tio mi detale skribis al vi Z; jen estas frapo, sendube, kiun vi ne atendis Z; (en dialogo) ĉu vi havas infanetojn? –Sendube! kvin Z.