PIV · 5923
hezit³i
hezit3i (ntr) Ne scii, ne esti certa, ĉu oni faros, diros ion, aŭ ne: Marta ne hezitis eĉ unu momenton Z; nun siavice Mario devis heziti kun (pri) respondo Z; ho, lasu min heziti! Z; heziti inter du solvoj; li ne hezitis enpaŝi. ☞ ŝanceliĝi.
hezito. Stato de tiu, kiu hezitas: ŝia hezito estis apenaŭ rimarkebla; respondi sen hezito Z.
hezita. Montranta heziton: hezitaj vortoj, paŝoj.
senhezite. Sen ia hezito: proponi sin senhezite por la misio.