PIV · 15093
★ŝancel/i
★ŝancel/i (tr)
1 Forte puŝi tien k reen iun aŭ ion starantan, tiel ke tiu aŭ tio povas renversiĝi k fali, aŭ almenaŭ ne plu firme staras: la tempesto ŝancelis la maljunan kverkon; mi glitis, falis sur mian najbaron k ŝancelis la tutan vicon da atendantoj; la turo estis ŝancelata de tiu senĉesa bombardado. ☞ balanci, svingi, skui, tremigi.
2 (f) Malfortikigi, malfirmigi: viaj diboĉoj ŝancelis vian tronon; tiuj okazoj ŝancelis la aŭtoritaton de la faraono B; ili estis forte ŝancelitaj en sia kredo pri la ĉiama progreso de l’ homaro.
ŝancelo. Ago de iu, io ŝancelanta: de la ŝancelo fendoj aperis en la muro.
ŝanceliĝi
1 Moviĝi tien k returnen k esti minacata de la danĝero fali: dum ventego ĉiuj ŝanceliĝas sur la ferdeko B; ili ŝanceliĝas, sed ne de drinkado X; ne ŝanceliĝu dekstren, nek maldekstren X; (analoge) ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo X; marĉejo, ĉirkaŭita de ŝanceliĝanta marĉa tero Z; ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas X; (f) lia sano ekŝanceliĝas Z. ☞ sinki.
2 Heziti: ĉu vi nun komencas dubeme ŝanceliĝi? Z; mi longe ŝanceliĝadis antaŭ ol elpaŝi kun «aproboj» Z.
ŝanceliĝo, ŝanceliĝado. Stato de io aŭ iu, kio aŭ kiu estas ŝanceliĝanta: la ŝipo glitis facile k sen granda ŝanceliĝado sur la klara maro Z; (f) ĝi metus finon al ŝanceliĝado, dubo, disputoj Z.
ŝanceliĝema. Tia, ke ĝi ĉiam ŝanceliĝas: ŝanceliĝema kano, domaĉo; (f) ŝanceliĝema politikisto.
neŝancelebla. Tia, ke oni ne povas tiun ŝanceli: neŝancelebla regno, decido, stoikulo.