PIV 2026 · Artikolo 14264

sinki

Litero S

sinki ntr malrapide malsupreniĝi; fali, retenate de resto de ŝancelita ekvilibro aŭ de la denso de la medio: la aŭto eniris la akvon kaj malrapide sinkis RPi la serpento ne havis alian rimedon por sin savi, ol lasi sin sinki al la fundo de la rivero FDi diamantkampo, kiu sinkis en sablon HGK la viro sinkis en sia seĝo CPi
(figurasence) malvenkis la verda partio, kiu sinkis de 12,4% al 3,8% WKl/RKl la purismaj reagoj de la 70aj jaroj delonge sinkas en forgeso HAF
➞ droni.
sinko, sinkado ago de io, kio sinkas.