← Reen al D

PIV · 3426

★dron/i

dron/i (ntr)
Perei pro sufokiĝo en akvo: la kuraĝa maristo dronis en la maro Z; kiu akvon evitas, droni ne timas Z; dronanto eĉ herbeton kaptas avide Z.
(pp ŝipo) Perei alfundiĝante: la juna piloto skribis sur folieto: ni dronas! Z; la ŝipo dronis kun homoj k varoj; (f) tiele dronos Babel X. sinki.
(f) Malaperi, kvazaŭ perdiĝi en tute aŭ parte kovranta medio: meze iris knabino, k dronis ĝis genuoj en maja verdaĵo G; droni en amaso da kusenoj; droni en krepusko, nebulo; ŝia voĉo dronis en la bruo Z; domo dronanta en silento k duonlumo B; tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj Z; en azia lukso dronis la energio de l’ faraonoj B.
(f) Embarasiĝi k implikiĝi, esti superŝutata k embarasata de io: droni en ŝuldoj Z; droni en detaloj Z; droni en laboroj ĝis super la oreloj Z.
(f) Enprofundiĝi k ekskluzive okupiĝi pri: droni en medito B, en revoj, en siaj pensoj, en malespero B, en larmoj, en enuo, en admiro B.
dronado. Stato de iu aŭ io dronanta: la morto per dronado pruviĝas per alesto de akvo en la pulmoj.
dronigi
Fari, ke iu dronu: kiam vi transiros trans riverojn, ili vin ne dronigos X; por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia Z. mergi, subakvigi.
Fari, ke io dronu: ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj Z.
(f) Enprofundigi: dronigi la manojn en la sangon de iu; la infano dronigis en la longaj haroj de l’ hundo siajn malgrandajn manetojn B; dronigi glavon en ies bruston B; la brilo de la luno dronigis la montetojn kvazaŭ en vasta arĝenta bano.
(f) Malaperigi, kvazaŭ pereigi: li komencis dronigadi siajn pensojn k sin mem en brando Z; la tondra ruliĝado de aŭtomobiloj dronigas (superbruas, senaŭdigas) ĉiujn aliajn bruojn; la ribelo estis dronigita en sango.
sin dronigi. Sin mem mortigi per subakviĝo. suicido.