PIV 2026 · Artikolo 18238
droneo
droneo AVIA senhoma flugmaŝino, kiu estas stirata defore aŭ flugas aŭtomate: ili estas parto de la sistemo, kiu ebligas, ke droneoj murdu homojn en Pakistano, Jemeno, Afganio kaj aliloke TSt la franca aerarmeo trejnas aglojn kun la celo «ĉasi» suspektindajn etajn telegvidatajn aviadilojn, la tiel nomatajn droneojn JCM Sin. spavo. ➞ flugroboto.
subakva droneo senhoma subakva veturilo, kiu estas stirata defore aŭ moviĝas aŭtomate. ➞ submarŝipo.