← Reen al Ŝ

PIV · 15153

★ŝip/o

ŝip/o. Akvoveturilo de relative grandaj dimensioj: la ŝipo staris sur ankro ĉe tiu bordo Z; granda ŝipo bezonas profundon Z (pf); kiam la ŝipo ekvelis; la ŝipo estis alproksimiĝanta Z; la ŝipo kuris super la ondoj Z; la ŝipo kuŝiĝis sur flanko Z; ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj Z; granda ŝipo rompiĝis sur la lasta rifo Z; la ŝipo iris al la fundo kun siaj homoj k musoj Z; ĝemela ŝipo (tute simila al alia); hospitala, savada, trejna ŝipo; transporta, surteriga ŝipo. barĝo, barko, boato, floso, jaĥto, kanoto, kanuo, pramo.  pobo, pruo, kareno, kilo, masto, mino, ŝelo, velo.  ŝipbeko, ŝipekipisto, ŝiprompi, ŝipservi.
ŝipa. Rilata al ŝipo: la ŝipa deĵoro, taglibro.
ŝipe. Per ŝipo(j): ŝipe transporti.
ŝipi
(ntr) Veturi per ŝipo: li ŝipas tie supre Z.
(tr) Transporti per ŝipo: ŝipadi brullignon Z. veli.
ŝipano. Homo, servanta sur ŝipo: la ŝipanoj devas obei la ŝipestron Z; la ŝipanoj dancis sur la ferdeko Z; hamako de ŝipano.
ŝipanaro. Tuto de la ŝipanoj sur unu ŝipo: la ŝipo iris al la fundo, la ŝipanaro dronis Z.
ŝiparo. Aro da ŝipoj, kolektiĝintaj por kune veturi. konvojo.
ŝipestro. Estro de ŝipo. kapitano, admiralo.
ŝipeto. Boato.
ŝipisto. Tiu, kies metio estas navigadi: la ŝipservisto sidadis ĉe la direktilo, dum la ŝipisto drinkis Z.
elŝipejo. Loko aranĝita por faciligi la surteriĝon de la ŝipveturantoj. kajo, plaĝo, varfo.
elŝipiĝi. Eliri el ŝipo sur la teron: ĵus elŝipiĝis la vikingo kun ĉiuj militistoj Z.
enŝipiĝi. Iri sur ŝipon, por forveturi: oni enŝipiĝos nur morgaŭ matene.
perŝipi (tr) Transporti per ŝipo: perŝipi grenon el Usono al Hindujo.
surŝipe. Sur la ŝipo: dum la ekskurso ni manĝadis en la urboj, sed dormis surŝipe.
transŝipiĝi. Transiri per ŝipo: ni transŝipiĝis trans la lagon al Parnaso Z.
aerŝipo. Direktebla aerostato: la aerŝipo flugas super la landon Z.
aviadilŝipo. Ŝipo, konstruita por portado, forflugado k surferdekiĝo de aviadiloj.
barĝoŝipo. Ŝipo, ekipita por la transporto de barĝoj.
balenŝipo. Ŝipo, speciale ekipita por la kaptado k ekspluatado de la balenoj.
batalŝipo. La plej potenca, plej kirasita speco de militŝipo. krozoŝipo.
bordoŝipo. Ŝipo, kutime vojaĝanta proksime de la marbordo.  trampo.
cisternoŝipo. Ŝipo, ekipita por la transporto de likvoj (vino, petrolo).
dragŝipo. Ŝipo, ekipita per dragilo servanta por elskrapi la fundon de rivero aŭ haveno per trogoj aŭ suĉilo.
drakŝipo. Iama skandinava remŝipo, kun draka kapo ĉe la pruo.
fantomŝipo. Mita ŝipo, gvidata de la fantomoj de dronintoj.
flagŝipo. Tiu ŝipo, kiu flirtigas la flagon de admiralo aŭ supera oficiro.
gasoŝipo. Ŝipo, ekipita por la transporto de likvigita gaso.
hospitalŝipo. Ŝipo, aranĝita por la transportado k flegado de malsanuloj, vunditoj ks.
kaperŝipo. Privata ŝipo, provizita per armiloj por kaperadi.
karboŝipo;
kargoŝipo. Ŝipo, ekipita por la transporto de karbo (resp. kargo).
komercŝipo. Ŝipo, destinita al komercado, kontraste kun militŝipo.
kontenerŝipo. Ŝipo, ekipita por la transporto de la konteneroj.
kosmoŝipo. Speco de ŝipo, konstruita por vojaĝoj tra la kosmo.
krozoŝipo. Ŝipo, kutime uzata por protekti aŭ ataki komercajn ŝipojn aŭ por skoltado.
batalkrozoŝipo. Krozoŝipo, armita preskaŭ tiel potence kiel batalŝipo, eble pli rapida, sed ne tiel forte kirasita.
helpa krozoŝipo. Komerca ŝipo, armita k uzata kiel krozoŝipo.
kurierŝipo. Ŝipo, destinita transporti poŝtaĵojn.
lumŝipo. Ankrita ŝipo kun lumturo, por signali rifojn, sablaĵojn ks.
navedŝipo Plurŝtupa raketo por transporti kosmonaŭtojn el la tero ĝis artefarita satelito.
plezurŝipo. Ŝipo, servanta por plezurveturoj, ekskursoj ks. jaĥto.
portugala militŝipo. Fizalio.
puŝŝipo. Ŝipo, aranĝita k uzata por puŝi barĝojn sur riveroj k kanaloj.
radŝipo. Ŝipo, movata de padelradoj ĉe ĉiu flanko de la ŝelo k uzata sur lagoj k riveroj.
sklavoŝipo Ŝipo, kiu transportis Afrikajn sklavojn al Ameriko.
spacoŝipo Veturilo, movata de raketoj, k ebliganta al homoj translokiĝi en la spaco inter la planedoj.
submarŝipo. Ŝipo, kiu povas veturi sur aŭ sub la marsupraĵo, plej ofte uzata kiel militŝipo.
transportoŝipo. Ŝipo, kiu transportas trupojn.
trejnoŝipo. Ŝipo, sur kiu oni lernas navigadon.
trenŝipo. Malgranda potenca ŝipo, por trenadi aliajn ŝipojn, barĝojn ks.
trolŝipo. Ŝipo, ekipita por fiŝkaptado per trolo .
vaporŝipo. Ŝipo, movata de la vaporforto, kontraste kun la malnovaj velŝipoj.
velŝipo. Ŝipo, movata de la vento, pere de veloj.