PIV · 13332
★rem/i
★rem/i (ntr) Movi boaton sur akvo antaŭenpuŝante ĝin per speciala ligna ilo: en trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero Z; (analoge) ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al Skagen Z.
remado
1 Agado de tiu, kiu remas: remado estis la ĉefa movrimedo de la galeroj.
2 ⛷ Boatvetkurado por unu, du, kvar aŭ ok remantoj.
remestro. Tiu remisto, kiu sidas sur la benko plej proksima al la boatpostaĵo, k laŭ kies remado remas la ceteraj remistoj.
remilo. Ilo plejofte ligna, kun longa cilindra tenilo k plata fina padelo, uzata por movi boaton per repuŝo de la akvo: la monotona batado de la remiloj Z; kiel ŝipo, kiu perdis la remilojn k direktiliston Z. ☞ pagajo.
remilingo. Aranĝaĵo por fiksi la remilon sur la boatrando, konsistanta aŭ el lignonajlo kun ŝnurringo, aŭ el forketo.
remisto. Homo, kies metio estas remadi: kiam la ŝipo renversiĝas, oni ne havas tempon diskuti pri la remistoj B.
postremilo. Julo.
vetremado. Konkurso inter remboatoj.