PIV · 2027
★boat/o
★boat/o. Ĝenerala nomo por ĉia akvoveturilo sufiĉe malgranda por esti pelata per remiloj (kun aŭ sen motoro aŭ velo): Vilhelmo staris kun la hokstango en la boato k gvidis ĝin tra la ŝipoj Z. ➞ barko, ŝipo ☞ gondolo, kajako, kanoto, kanuo, koraklo, pinaso, pirogo, sampano. Rim. Ne uzu boato anst. ŝipo.
boatano, boatisto. Tiu, kiu movas la boaton.
flugboato ✈ Hidroplano, kies korpo mem kapablas resti sur la akvo.
kanboato. Primitiva boato el interplektitaj kanoj.
konkurboato. Konkursa boato, kun ŝoviĝantaj sidiloj.
plezurboato. Kanoto.
motorboato. Boato movata de fiksa aŭ helpa motoro.
svingboato. Boatforma granda svingilo, en kermeso.
savboato. Larĝa boato kun pinta postaĵo k aerplenaj kestoj, kiuj donas pli grandan flospovon.