← Reen al V

PIV 2020 · 16474

★vel/o

vel/o
Granda forta peco el tolo aŭ alia samefika materialo, fiksita ĉe la mastoj k etendita, por kapti la venton k antaŭenigi akvoveturilon: ferli, malferli, brajli, rigi, hisi la velo(j)n; la vento estis favora k ili streĉis la velojn Z; la vento puŝegis la plenblovitan velon Z; kvadrata, latina velo; laŭlarĝa velo (kvarranda velo, kiu etendiĝas transverse de la masto ĝis ambaŭ flankoj de la ŝipo); laŭlongaj veloj; bramvelo, topvelo; mataj veloj de ĵonko. bonedo, gafo, jardo, ĵibo, raliko, spinako, stajo, veltabulo.
Aparato, el tolo aŭ tabuloj, fiksita ĉe la brakoj de ventmuelilo, por kapti la venton.
La pli-malpli streĉita membrano de kelkaj organoj: valva velo (de la atrioventriklaj valvoj); palata velo (velum palatinum; muskolomembrana septo, kiu kompletigas malantaŭe k malsupre la ostan palaton, k disigas la partojn buŝan k nazan disde la faringo; = mola palato); la palata velo, leviĝante, fermas la nazajn kavojn dum la glutado, k, malleviĝante, ebligas la prononcadon de la nazaloj k velaroj. uvulo.
vela. Rilata al velo.
veli, veladi (ntr) Veturi per helpo de velo(j): la boato veladis tra la lago; veladi kontraŭ la vento ( boardi).
velaro. Tuto de la veloj de ŝipo: veturi kun plena velaro.
velpreta. Preta ekveli.
velveturi Z. Veli.
antaŭvelo. Velo fiksita ĉe la antaŭa masto.
ekveli. Streĉi la velo(j)n, por ekveturi.
reĝvelo. Ĉiu el la plej altaj veloj de fregato.