← Reen al M

PIV 2020 · 10508

★mol/a

mol/a
Facile cedanta al premo, facile knedebla aŭ fleksebla: mola viando, frukto, pano; molaj ovoj; mola butero; mola sapo; la molaj partoj de la korpo (nek ostaj, nek kartilagaj); mola kuseno, kanapeto Z; mola lito Z; mola litkovrilo Z; ŝi kuŝiĝis sur la mola musko Z; kiel mola estas la herbo! Z; mola grundo; la mola palato (palata velo).
Ne tro nete, ne tro akre impresanta la okulon aŭ la orelon: molaj konturoj; molaj ombroj en pentraĵo; treme mola voĉo Z (virina); molaj tonoj de muziko. karesa, milda, softa, tenera.
Prezentanta relative pli facilan uzeblecon: mola akvo (sen tro da mineralaj saloj, bona por lavi k kuiri); mola fero (pura, dratigebla); mola karbo (kontraste al antracito); mola ligno (ekz. popla, kontraste al kverka); mola ŝtono (ekz. argilo, kontraste al marmoro).
Λ (pp parolsono) Havanta, eventuale inter aliaj artikulacioj, levon de la langomezo al la palato: la molaj konsonantoj estas oftaj en la slavaj lingvoj; (multaj) elparolas la «nj» kiel unu molan sonon Z.
(f) Facile cedanta al fremda influo, ne tre firma: la koro de G. estis ankoraŭ tiel mola, tiel juna! Z; (homo) mola kiel vakso Z; mola (kompromisema) parolo rompas oston X. senenergia.
molaĉa. Ne havanta la deziratan hardecon, streĉitecon, energion: molaĉaj muskoloj; molaĉa karaktero, stilo.
molaĵo. Mola objekto, aŭ mola parto de objekto: la molaĵo de pano B, de molusko, de frukto.
moleco. Eco de tio, kio estas mola: la moleco de lano, de matraco; (f) la moleco de virinaj pozoj.
moligi. Fari ion mola: moligi vakson per varmo; moligi la «l»; moliga medikamento (kiu malstreĉas la histojn, ekz. kompreso, kataplasmo, irigacio ks); moligaj trinkaĵoj (ekz. mielo, altea radiko ks).
moliĝi. Iĝi mola: pro la pluvegoj la grundo moliĝis; (f) lia koro moliĝis Z (pardonis).
moliĝo. Stato de io, kio moliĝis: cerba moliĝo (lezo de ia cerba teritorio post hemoragio, ofte sekvata de mensa debileco); la moliĝa punkto de vitroj, de rezinoj.
malmola
Malfacile aŭ tute ne cedanta al premo: malmola bifsteko, pankrusto; malmolaj ovoj; trafos hakilo al ligno malmola Z; (f) jugo propravola ne estas malmola Z. dura, hardita.
Ne cedema, senindulga, senkompata: kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola Z; malmola koro; neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola Z; (f) sian vizaĝon ili faris pli malmola ol roko X; malmola vorto ekscitas koleron X; popolo malmolnuka X. bronza, fera, rigida, ŝtona, ŝtala.
Λ (pp parolsono) Karakterizata de streĉo de la buŝmuskoloj.
malmoleco. Eco de io malmola: grado de malmoleco de cemento.
malmoliĝo. Stato de io, kio fariĝas malmola: malmoliĝo de la hepato; malmoliĝo de la koro de la riĉuloj.
panmolo. La mola, interna parto de pano.
ŝvelmola. Donanta la impreson de elasta moleco: ŝvelmola tapiŝo Z.