PIV 2020 · 2231
★bronz/o
★bronz/o. Alojo de kupro k stano (en proporcio ĉ. 8/1), al kiu oni ofte aldonas en ioma kvanto zinkon aŭ plumbon: ŝildo, sonorilo, kanono, statueto el bronzo; aluminia bronzo (en kies alojo aluminio anstataŭas stanon). ☞ latuno, tombako. Rim. Z. uzadis kupro anst. bronzo.
bronza
1 El bronzo: bronza vazo; bronzaj braceletoj B.
bronzi (tr)
1 Surkovri per tavoleto da bronzo.
2 Doni al io aspekton de bronzo: la suno bronzas la haŭton.
bronzaĵo. Objekto el bronzo, plej ofte arta.