← Reen al L

PIV 2020 · 9168

latun¹o

latun1o. Ĉiaspeca alojo el kupro k zinko, flavkolora: aluminia latuno (en kiun oni enmetis etan kvanton da aluminio).
latuna. Farita el latuno: latuna trumpeto Z; latunaj instrumentoj (en orkestro). bronzo.
latunaĵo. Ĉia ilo farita el latuno, precipe por hejmaj uzoj.