← Reen al K

PIV · 8872

★kupr/o

kupr/o
Elemento, Cu, atomnumero 29, atommaso 63,55.
Metalo bruneruĝa, densa, pli facile fandebla ol oro k malpli ol arĝento, uzata precipe por elektraj konduktiloj k en alojo kun stano (bronzo) k kun zinko (latuno): kandelingo el kupro; orita kupro; flava kupro (latuno).
(ark.) Bronzo.
kupra
El kupro: kupra kuvo, kupraj kranoj; gravuro sur kupra plato; kupra klorido/diklorido CuCl/ CuCl2; kupraj kombinaĵoj; kupraj minejoj.
Havanta la koloron, aspekton de kupro: kupra haŭto; kupraj nuboj.
kupri, kuprizi (tr)
Tegi per kupra tavoleto: elektrolize kuprita ferlameno.
Kovri (la karenon de ŝipo) per kupraj tavoloj.
kuprado. Ago de tiu, kiu kupras: la kuprado estas prepara stadio de la nikelado.
kupraĵo. Objekto el kupro: la sonorilon oni vendis kiel malnovan kupraĵon Z.
kuprero. Malgranda monero el kupro.
kupristo. Tiu, kiu metie kupradas.