PIV 2026 · Artikolo 8871
kupono
kupono
1 papera aŭ elektronika bileto, rajtiganta la havanton ĝui servon de agentejo, oficejo, ricevi nutroporcion, okupi lokon en teatro k.s.
2 EKON ordono (pasintece bileto detranĉita disde valorpapero) pagi al posedanto de akcio aŭ obligacio difinitan dividendon aŭ procenton.
porciokupono kupono 1, kiun registaro donas al loĝantoj dum milito aŭ alia krizo, por permesi al ili ricevi specifan kvanton da nesufiĉe havebla manĝaĵo.
respondkupono kupono aĉetebla en poŝtoficejo de iu lando kaj enmetota en leteron, por ke la adresato ricevu de sialanda poŝto la poŝtmarkon por la afranko de la responda letero: informilon kaj aliĝilon oni povas peti kontraŭ unu respondkupono OE ➞ irko.